Saturday, August 26, 2006



Legendo pri la Pego


Oni diras, ke la pego komence ne estis birdo. Ĝi estis virino kun longa nazo tre scivolema, maldiskreta, ĉiam ŝovante sian nazon en fremdan vazon. Ŝi estis tre klaĉema, fiparolante pri ĉio kaj ĉiuj, trovante neperfektaĵojn ĉie.
Iam la Eternulo descendis al la tero kaj prenis ĉiujn malutilajn insektojn: blatojn, muŝojn, vespojn, araneojn, moskitojn, formikojn kaj tiel plu... Kaj ensakigante ilin en iun grandan sakon li alvokis la virinon kaj diris al ŝi:
- Portu ĉi tiun sakon kaj ĝin ĵetu en la maron. Se vi malfermos ĝin, vi pentos porĉiame!
- Mia Dio, diris ŝi. Malobei Vin, neniam! Portante la sakon, ŝi eliris el la fruktoarbejo plena je florbedoj parfumitaj, kie estis la Eternulo, kiam Li alvokis ŝin. Sed la tento scii, kion ŝi portis estis tro granda. Ŝi ne rezistis. Ŝi malfermis la sakon por rigardeti kaj en ĉi tiu momento la insektoj rapide eliris kaj dispelis sin sur la teron kaj en la arboŝelojn. La virino, timigita de la Dipuno, ekkuris kvazaŭ frenezulino, tien kaj klopodante preni kaj remeti la insektojn en la saman lokon. Kelkajn ŝi sukcesis preni, sed ne ĉiujn.
Vidante tion, la Eternulo transformis ŝin en iun pegon. Kaj diris al ĝi, ke nur en la tago kiam ĝi finmanĝos ĉiujn insektojn, kiuj estis dispelitaj de ĝi sur la teron, ĝi denove aliiĝos en virinon.
Kaj estas pro tio, ke ekde tiam la pego plugas la tutan tagon, serĉante la insektojn en belaj aŭ putraj arboŝeloj, celante manĝi ilin kaj tiel denove fariĝi virino.


Fonto: Libro Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj.Unua Volumo. Julia Carâp

0 Comments:

Post a Comment

<< Home