Saturday, August 26, 2006


B U T I K O D E D I O


Iafoje viro promenadis en urbo kaj trovis butikon kies nomo estis "Butiko de Dio".
Kiam li eniris, li vidis anĝelon ĉe la balkono. La anĝelo diris:
-Estu bonvena! Kion vi deziras?
-Kion oni vendas en ĉi-tiu butiko?
-Ni vendas naturajn produktaĵojn.
-Kiujn variaĵojn vi posedas?
-Ni havas tomaton, kiu reprezentas la feliĉecon de la homo; oranĝon - simboligantan la saviĝon,
kaj papajon servantan al la sano de la personoj. Ni havas, ankaŭ multajn cerealojn, legomojn kaj fruktojn, kiuj reprezentas la gracojn de Dio.
-Ĉu tre multekostaj?
-Ne, Sinjoro!...En la Dia Butiko, ĉio estas senpage!...
-Ho!...Ĉu mi povas fari grandan mendon?
-Certe, kompreneble!...Vi povas diri kaj mi notos.
-Mi volas 10 kestojn da tomatoj por la feliĉo, 10 kestojn da oranĝoj kaj10 kestojn da papajo kaj ankaŭ 10 pakojn da ĉiuj aliaj gracoj de Dio. Ĉu vi jam notis?
-Jes, mi notas nun.
-Dum vi preparas la varon mi iras por venigi la kamionon; Ĉu bone?
Tiu homo eliris tre kontenta kaj rapide. Kiam li revenis kun la kamiono, li demandis anksie:
-Kie estas la varo kiun mi mendis?
La anĝelo metis en lian manon malgrandan skatolon, tre bone enpakitan.
Li SURPRIZIĜIS kaj demandis al la anĝelo:
-Ĉu vi ne misas? Mi mendis multon. Ĉu ĝi aranĝas sin en tiu kesteto?
La anĝelo respondis:
-Amiko mia, en la Butiko de Dio, ni vendas nenion preta. Nur la semojn!...


Esperantigis:S-ano Manoel Borges dos Santos (Dokito), el Brazilo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home