Tuesday, March 04, 2014

LA ASTERIOJ
Fernando J G Marinho


Kelkaj rakontoj estas indaj je senlima ripetado. Jen unu el tiaj- pri knabo, kiu emis antaŭsavi asteriojn:
Poeto senzorge promenadis sursable, tra bela kaj dezerta plaĝo. Neatendite, li ekvidas knabon kaŭranta. Ĉirkaŭe, centoj da asterioj - pro la malaltiĝo de la tajdo - kuŝas sub la sunradioj. Demandita de la poeto, pri tio, kion li faras, la knabo klarigas, ke li estas remetanta ĉiun asterion en la maron, antaŭ ol la suno ilin detruos.
- Sed, junulo mia - diras la poeto - estas tiom da asterioj, ke tiu via klopodo ne okazigos eĉ la minimuman diferencon.
- Jes, tion mi scias. Tamen, por tiuj, kiujn mi antaŭsavas estas granda diferenco- respondas la knabo, sen interrompi sian laboron.
Pripensante tion pluiras la poeto. La sekvantan tagon, li denove renkontas la junulon en la sama situacio. Sen vortigi eĉ penson, krom la afabla esprimo "bonan tagon", li kaŭriĝas kaj ekpartoprenas tiun taskon, antaŭe taksitan de li kiel senutila.
Kiam mi rimarkas la klopodojn faratajn de kelkaj el niaj samideanoj por disvastigi esperanton, tuj venas al mia kapo la memoro pri tiu rakonto. Kiel oftege ili aŭdas komentojn similajn al tiuj de la poeto! : "- Sed, viaj klopodoj ne faros eĉ etan diferencon! Jam estas internacia lingvo fariĝanta deviga pro ekonomiaj kialoj. Batali kontraŭ tio estas senefike."
Tiam, mi dirus: "- Sed, por tiuj, kiuj lernis Esperanton, la diferenco montriĝis grandega! Ili forlasis la terenon de la hipotezoj kaj konstatis, per praktikado, la taŭgecon de neŭtrala lingvo internacia. Ili eksentis sin pli utilaj al la socio, agante kiel pioniroj konstruantaj pli bonan mondon.
"LA KLOPODOJ POSTULTAJ DE ĈIU HOMO , KIU VOLAS SINDEDIĈI AL LA LERNADO DE ESPERANTO ESTAS TIEL MALGRANDAJ, KAJ LA REZULTOJ TIEL GRANDAJ, KE NENIU RAJTAS RIFUZI LERNI ĜIN. ( Leon Tolstoj) "

(La portugallingva originalo estas publikigita en ĵurnalo "Diário de Itabuna", de la 7a de Septembro 1994, el la urbo Itabuna-BA,Brazilo)

0 Comments:

Post a Comment

<< Home