La Elektita de Dio
(Rakonteto)
Abu Ben
Adhem (vivu lia tribo) vekiĝis dum la nokto, post trankvila dormo, kaj en la
lunlumo kiu plenigis lian dormoĉambron vidis anĝelon, kiu estas kvazaŭ blanka
lilio kaj skribas sur oran libron. Ben Adhem, kiun la granda paco igis
netimema, diris al la aperaĵo.
-
Kion vi skribas?
La anĝelo levis la kapon, kaj
kun rigardo el dolĉa kompato respondis:
-
La nomojn de tiuj, kiuj
amas Dion.
Ĉu mia nomo estas inter ili? – demandis Bem Adhem
kun trankvila sereneco.
-
Ne, ĝi ne estas – rediris la anĝelo.
Ben Adhem malaltigis la voĉon, kaj ankoraŭ animita, diris
al li:
- Do mi petas al vi, ke enmetu mian nomon en la
liston de tiuj, kiuj amas siajn similulojn.
La anĝelo skribis kaj malaperis.
En la sekvinta nokto li revenis en granda lumo, kaj
montris al li la nomojn de tiuj, kiujn la amo de Dio elektis, kaj – jen! – tiu
de Ben Adhem okupis la unuan lokon.
0 Comments:
Post a Comment
<< Home