Tuesday, May 22, 2007


KAFO POR VIVI



Grupo da eksstudentoj ,bone sukcesintaj en siaj karieroj kunvenis por viziti sian malnovan profesoron.
La babilado tuj devojiĝis al plendoj pri streso dum laboro kaj vivo.
Celante doni kafon al la vizitantoj, la profesoro iris al la kuirejo.
Li revenis kun granda kafkruĉo kaj sortimento da tasoj el porcelano, plasto, vitro; kelkaj havantaj simplan ,dum aliaj multekostan kaj delikatan aspekton. Tiam li invitis la ĉeestantojn ekpreni la ĵus preparitan kafon.
Post kiam ĉiu eksstudento elektis sian tason, la profesoro diris:
_Ĉu vi rimarkis, ke ĉiuj belaspektaj kaj multekostaj tasoj estis elektitaj, sed neniu el la simplaj kaj malmultekostaj tiel estis?
Malgraŭ ke oni konsideras normala la deziron havigi al si la plej grandan bonon, el tio fontas viaj problemoj rilataj al streĉiteco..
Kion vi ĉiuj volis estis la kafon , ne la tason, sed konscie elektis la plej bonajn, kaj nun ekzamenas la tasojn de la aliaj.
Nu, se la vivo estas la kafo, do la mono,
la oficoj kaj socia statuso estas la tasoj. Tiuj lastaj estas nur la iloj, kiuj ebligas la subtenon kaj daŭron de la vivo.
Kelkfoje, pro troa koncentriĝo sur la tason, oni preterlasas la ĝuadon de la kafo, kiun ĝi entenas.
Ne permesu, ke la tasoj kontrolu vin. Anstataŭ tio, frandu la kafon.

Aŭtoro de la teksto: nekonata
Elportugaligis:Fernando J G Marinho

0 Comments:

Post a Comment

<< Home