Tuesday, May 22, 2007


LA MISIO DE INSTRUISTINO

Teksto de Dom José Gaspar

El ĉiuj artoj, instruado estas, sendube, unu el la plej admirindaj.
Ĝi floris dum tiuj gravaj jarcentoj de Mezepoko, kiam koncernis la monaĥojn la glora tasko kopii kodeksojn.
Tuj post la kanonikaj horoj, la monaĥoj dividis sin en du grupoj .
Kelkaj foriradis al la kampoj, kaj aliaj al la “ scriptorium”(skribejo), ĉar la klostra leĝaro ne akceptis aliajn alternativojn : plugilo aŭ plumo.
“Paginam pingat digito que terram non proscindit arato".
(“Kiel skribado ne povas malhavi literon , tiel la grundo ne povas malhavi plugilon”)
La “scriptorium” estis vasta volba ĉambro kun longaj kaj ĉarmaj ogivoj, kiuj daŭre sorbadis la balzaman aeron fontantan el la monaĥeja arbaro.
Tie la religiuloj, apartigitaj laŭ du klasoj, silente laboradis por la estonteco.
Koncernis la kodekso-skribistojn, aŭ kopiistojn, la metio transkribi la malnovajn kodeksojn, ĉiam lasante blankan spacon por la ĉeflitero de ĉiu ĉapitro, ĉar koncernis la miniaturistojn desegni kaj ornami tiun literon.
Kian mirindan laboron faris la monaĥa artisto!
Klinita super la desegnotablo, dum pluraj horoj, senĉese rigardanta la pergamenon, li laboris por desegni, sur tre malgranda spaco responda al la limoj de uma sola litero, sian grandan inspiron.
Li akcentis tonojn,faris konturojn, alĝustigis liniojn, kaj je la fino, tiu litero ja sinprezentis kiel arta juvelo.
Sur malgranda spaco li pentris pejzaĝon, personon , historian scenon, preskaŭ ĉiam la resumon de la tuta ĉapitro kopiita de kodeksoskribisto.
Estimataj Instruistinoj!
Via laboro devas esti kia tiu de miniaturistoj.
La infano, kiu oni konfidas al vi, laŭ aĝo kaj animo , estas kvazaŭ litero, la ĉeflitero de tiu granda blanka kodekso skribota, nome, la vivo de homo.
Ĝuste tie, sur tiu malgranda homa litero, faru la laboron de artisto, ne de salajrocelaj uloj.
Desegnu, sur tiu senpeka koro, belegan bildon, kun ĉiuj nepraj linioj, kiuj forĝas noblulojn , kaj kun ĉiuj koloroj de la kristanaj sentoj, kiuj karakterizas la grandajn animojn.
Faru, ke la infanoj estiĝu malgrandaj homoj por ke, kiam ili fariĝos homoj, ne estiĝu infanoj grandaj.

Elportugaligis:Fernando J G Marinho

0 Comments:

Post a Comment

<< Home