Sunday, February 10, 2008





DU BUFOJ –
( HUBERTO ROHDEN - Libro: De animo al animo )

Vivadis bufo --- sur fundo de puto.
Tie ĝi naskiĝis, tie ĝi vivadis, el tie neniam ĝi eliris --- kaj tie ĝi atentadis la morton.
Ĝia horizonto estis larĝa je unu metro kaj duono --- la diametro de la puto.
La profundaĵo de ĝia vivo estis je tri spanoj --- kiel la akvoj de la puto.
Trans la rando de la puto --- nenio pli ekzistis laŭ ĝi . . .
Iam falis sur la fundon de la puto --- bufo veninta de aliaj regiono . . .
Ĝi venis de malproksime, de tre malproksime --- de la plaĝoj de la maro . . .
Kun sekreta kolereto la unua vidis sian porvivan spacon invadita de la dua.
Sed, ĉar la dua estis pli forta, decidis la unua ne kontraŭbatali ĝin --- kaj limigi sian sintenon je pasiva defendo . . .
Post tritaga silento de ambaŭ komenciĝis inter la du batrakoj la sekvanta dialogo:
--- De kie vi venas, fremda invadinto ?
--- De la plaĝoj de la maro, nekonata ermito.
--- Kio estas la maro ?
--- La maro ? . . . la maro estas granda ebenaĵo de akvo.
--- Ĉu tiel granda, kiel ĉi tiu ŝtono sur kiu restadas miaj ĝentilaj kruroj ?
--- Multe pli granda.
--- Tiel granda, kiel ĉi tiu akvo, kiu reflektas mian sveltan korpon ?
--- Pli granda, tre multe pli granda.
--- Ĉu tiel granda, kiel ĉi tiu puto, mia adorata loĝejo ?
--- Miloble pli granda. Miloj da ĉi tiu putoj estas enhaveblaj en la maro, kiun mi vidis. La maro estas tiel granda, ke ĝi ĉiam komenciĝas tie, kie ĝi finiĝas. Ĝi estas tiel granda, ke la tuta ĉielo estas entenebla en ĝi, kaj ankoraŭ restas maro. Ĉiuj bufoj de la mondo, saltantaj la tutan vivon, ne atingus la transan bordon --- tiel granda estas la maro, sur kies bordo mi naskiĝis kaj vivadis.

--- Foriru de tie ĉi, mensoganto ! --- ekkriis la batrako de la puto. --- Puto pli granda ol ĉi tiu ne povas ekzisti ! pli multe da akvo ol tiu ĉi, vi mensogas ! . . .
De tiam batale vivadis la du bufoj sur la fundo de l’ puto.
Ne rakontas la historio,ĉu iu el ili, superbufo, venkis la alian en tiu besta batalo...
Kaj ĝi ne diras, ĉu unu el ili, genia batrako, konvinkis la alian pri la vereco de siaj ideoj . . .

Oni diras, ke de tiu tempo vivas sur la mondo estuloj, kiuj kredas nur al si mem . . .
Estuloj sciantaj ĉion, kion la aliaj ne scias . . .
Estuloj, kiuj alnomas frenezaj tiujn, kiuj jesas aferojn de ili ne komprenatajn . . .
Estuloj tiel vaste sciantaj, ke ili konsideras malhonoron lerni . . .
Ne parolu, amiko, pri maro --- al kiu maron neniam vidis !
Lasu vivi en la puto tiun --- kiu en la puto naskiĝis !
Horizonto je unu metro kaj duono larĝa, akvo je tri spanoj funda, ŝtono je duonspano ronda --- kion pli volas batrako de puto ?
Lasu al malsaĝulo lian feliĉan malsaĝon !
Ne parolu pri maro al tiu, kiu naskiĝis por nura puto !
Kun kiu vi festas, tia vi estas ! . . .

0 Comments:

Post a Comment

<< Home