Tuesday, May 22, 2007


FIDO KAJ KARITATO



Vojaĝanto trapasadis malproksiman landon, kaj venis ĉe la bordo de granda lago, kiun li nepre devis trairi.
Barkisto sin proponis transporti lin sur la transan bordon. La boato vais du remilojn. Sur la unua estis gravurita la vorto FIDO, kaj sur la dua KARITATO.
La vojaĝanto demandis al li la motivon de tiuj du nomoj, kiujn li gravuris sur la remilojn. La barkisto prenis la remilon Fido kaj per ĝi remis forte. La barko ronde iris kaj ne eliris el la sama loko. Li prenis la remilon Karitato kaj same remis forte. Jen denove la barko ĉirkaŭiris en contra acusan direkton, sed ne auntaŭen.
Fine la barkisto prenis la du remilojn kaj per ili remis samtempe. La barko rapide iris antaŭen ĝis ĝi atingis la alian bordon de la lago.
Kaj la barkisto diris al vojaĝanto:
“Ĉi tiu kajo nomiĝas SAVO. Estas bezone, ke la Fido estu helpata de la Karitato, por ke ni atingu ĝin.”

(Malba Tahan)

0 Comments:

Post a Comment

<< Home