Tuesday, March 04, 2014

LIMOJ


 (V. DEVJATNIN)
  
Ne diru “ne”, se vi ne estas certa
Pri io, kio povas esti vera;
Eraras ofte homo, eĉ tre esperta,
En juĝo de plej simpla fakto tera.

Okuloj havas limon pri distanco,
Kaj cerbo trafas tian saman baron;
Ideoj valsas en freneza danco,
En pen’ kompreni tian mondan maron.

Jam komencante de la propra “mem”,
Diskutas homoj, kio estas ĝi,
Ĝi fundamenta estus la problem’,
Sed temo plaĉa por galimati’...

Esploru homo ĉie la Naturon,
Sed nur humile, saĝe, ne fiere;
Li vidos tiam jam disfali muron,
Ekpaŝos firme sur la voj’ libere.

Li konvinkiĝu, ke pli alta celo,
Ol kiajn havas Ter’, atendas lin;
Li vidos tie, kio estas Belo,
Belecon trovos de la Viv’ en fin’!




0 Comments:

Post a Comment

<< Home