Wednesday, October 04, 2006

Kelkaj citaĵoj pri amikeco


Amikeco estas la plej bela donaĵo, kiun unu homo povas proponi al alia homo, unu esperantisto al alia esperantisto.

Amikeco, multobligante ĝojon kaj dividante ĉagrenojn, pligrandigas nian feliĉon kaj mildigas ĉiujn suferojn.

Amikeco estas la plej delikata floro disvolviĝanta danke al niaj interhomaj kontaktoj. Se ni ne zorgos pri ĝi persiste kaj senlace, la floro velkos, ne malferminte ĉiujn siajn burĝonojn.

Amikeco de unu prudenta homo estas pli valora ol amikeco de ĉiuj malsaĝuloj.

Amikeco rompas ĉiujn barierojn, kiuj disigas homojn, kaj kontribuas al pli bona interkompreniĝo.