Thursday, November 15, 2007

KARITATA PREĜO -

Dio, nia Patro, kiu estas la tuta Potenco kaj Boneco, donu forton al tiuj, kiuj suferas provaĵon, donu lumon al tiu, kiu serĉas la veron, enmetu en la homan koron la kompaton kaj la karitaton.
Dio! Donu al la vojaĝanto la givdstelon, al la aflikto la konsolon, al la malsanulo la ripozon.
Patro! Donu al la kulpulo la pentosenton, al la Spirito la veron, al la infano la givdanton, al la orfo la patron.
Sinjoro! Via boneco vastigu super ĉion, kion Vi kreis.
Kompaton, Sinjoro, al tiuj, kiuj Vin ne konas, esperon al tiuj, kiuj suferas.
Via boneco permesu al la konsolantaj Spiritoj ĉien disĵeti pacon, esperon kaj fidon.
Dio! Radio, ereto de Via amo povas ekflami la Teron. Permesu al ni trinki el la fonto de tiu fekunda senfina boneco, kaj ĉiuj larmoj sekiĝos, ĉiuj doloroj mildiĝos.
Unu nura koro, unu nura penso ascendos ĝis Vi kiel krio de danko kaj amo.
Kiel Moseo sur la monto, ni Vin atendas kun malfermitaj brakoj, ho Boneco! ho Beleco! ho Perfekteco, kaj ni volas iel meriti Vian mizerikordon.
Dio! Donu al ni la forton helpi la progreson, por ascendi ĝis Vi, donu al ni la puran karitaton, donu al ni la fidon kaj la raciecon, donu al ni la simplecon, kiu faros el niaj animoj la spegulon, sur kiu reflektas Vian figuron.