Tuesday, April 10, 2007

VIVO KAJ MORTO

Se vi la vivon amas, vivu bone,
Laŭ leĝoj de l’ Sinjoro, l’ Eternulo;
Ne plendu, ne lamentu, ĉar duone.
Misvivas tia homo, kvazaŭ nulo.

En ĉio vivo pompas: en la floro,
En la ŝtoneto, en la sunradio,
En akvoguto, en la grajn’ de oro,
Eĉ en silent’ de l’cindro – viv’ en ĉio.

Se do la vivo ĉie bolas, ĉu
Ekzistas morto? Grava jen problem’!
Signifas vivon aktiveco ; nu
Se iu stagnas, li jam mortis mem ...

(A. Dombrowski – 19/6/l961) en Mediuma Poemaro – Pluraj Autoroj -FEB


FELIĈO

La feliĉo ne troviĝas en la mono,
En juvelaro aŭ eĉ en ora krono.
La feliĉo ne estas aĉetaĵo,
Ĝi ne aperas per iu posedaĵo.
Ĝi ne veturas ne en luksa aŭtomobilo
Kaj ne flugas en privata aviadilo.
Ĝi ne vivas en grandegaj riĉaj domoj
Aŭ en la agoj de festemantaj homoj,
Sed la feliĉo kiel simpla bela floro
Unue kresku en nia propra koro.
La feliĉo povas kuŝi en rideto
Aŭ en ĝojkrio de gaja infano
La feliĉo povas kuŝi en fideleco,
Aŭ en kompreno de sincera amikeco.
Ĝi troviĝas ofte nur en simpla gesto,
Pro kio tago povas aspekti kiel festo.
Ĝi malsama estas ja por ĉiu homo
Ĉu li loĝas en domaĉo, aŭ luksa domo?
Unue kresku en nia propra koro.

Nekonata aŭtoro
(Teksto ricevita de amiko)
Aranĝo: Liette Lêla