Wednesday, September 10, 2014




LETERO PRI JESUO

Letero al la roma imperiestro Tiberio Cezaro, kiu regis de 14 ĝis 37, pri Jesuo Kristo, kiu en tiu tempo plenumis sian mision en Judujo.

De Publio Lentulus en Judujo al la Roma Cezaro:

Ni eksciis, ho Cezaro, ke vi deziras informon pri la temo, kiun mi ĉi tie pritraktas.
Ekzistas ĉi tie viro nomata Jesuo Kristo, kiun la popolo nomas profeto kaj liaj disĉiploj asertas, ke li estas la Filo de Dio, Kreinto de la Ĉielo kaj la Tero.
Efektive, ho Cezaro, ĉiutage venas al mi sciigoj pri la mirindaĵoj de tiu Kristo. Por al vi raporti malmultevorte, li revivigas la mortintojn, resanigas la malsanulojn kaj surprizas la tutan Jerusalemon.
Bela kaj impona aspekto, li estas majesta persono, kiun ĉiuj nekontraŭstareble amas. Lia fizionomio de nekomparebla beleco montras samtempe mildecon kaj tian dignon, ke rigardante lin ĉiu sentas samtempe por lia amon kaj timon.


Lia hararo ĝis la oreloj estas de la koloro de la naturaj spikoj kaj de tie ĝis la ŝultroj estas helblonda tre brila. Ĝi dupartiĝas sur la verto per strio laŭ la uzado de la nazaretanoj. La barbo, de la sama koloro de la hararo, ne estas tre larĝa kaj ankaŭ dividita en la mezo. Lia rigardo estas penetrema kaj serena; liaj pupiloj ŝajnas radioj de la Suno. Neniu povas fikse rigardi lian disradiantan vizaĝon.
Li estas la plej bela viro, kiun oni povas al si imagi kaj tre simila al sia patrino, la plej bela virino ĝis nun aperinta sur la Tero.
Li neniam estis vidita ridetanta, sed plurajn fojojn oni vidis lin ploranta. Liaj manoj kaj brakoj estas de granda beleco. Li estas amiko de ĉiuj kaj montriĝas ĝoja.
Kiam li riproĉas, li terurigas. Kiam li admonas, li ploras. Ĉiuj trovas lian konversacion tre agrabla kaj alloga.
Malofte oni vidas lin publike kaj kiam li aperas estas ĉiam kun granda modesteco.
Se Via Moŝto, ho Cezaro, deziras lin vidi, sciiguĉi tion al mi, kaj mi tuj lin sendos al vi. Li neniam studis, sed li mastras ĉiujn sciencojn. Li iras sen ĉapelo kaj preskaŭ nudpieda.
Multaj homoj lin vidante de malproksime mokas lin, sed kiam li alproksimiĝas kaj estas antaŭ ili, tiam ili tremas kaj lin admiras.
La hebreoj diras, ke ili neniam vidis homon similan al li, nek saĝecon kiel lia. Ili neniam aŭdis konsilojn similajn nek doktrinon tiel superbelan, kiel instruas tiu Kristo.
Multaj judoj lin konsideras Dia kaj kredas al li. Ankaŭ multaj lin akuzas al mi, dirante, ho Cezaro, ke li estas kontraŭ via Majesteco, ĉar li instruas, ke regantoj kaj regatoj estas ĉiuj egalaj antaŭ Dio.
Mi estas turmentata de tiuj hebreoj, kiuj volas konvinki min, ke li estas malutila al ni. Sed tiuj, kiuj konas lin kaj de li neniam faris malbonon al iu ajn, kaj, kontraŭe, faras ĉiujn penojn por feliĉigi la tutan homaron.
Mi estas preta, oh Cezaro, obei vin kaj plenumi viajn ordonojn.


El la libro Antaŭ du Mil Jaroj - espírito Emmanuel, psicografio de F. C. Xavier.
Elportugaligis - L.C. Porto Carreiro Neto