Monday, August 13, 2007






JEN LA HORO

Ploras la sanga Tero
Inundata da teroro,
Kiu semas ĉie la morton
La malamon kaj doloron.

Jen l´alveninta horo!
La Anĝelo de la Espero,
Tre laboranta senĉese,
Milde vekas la animon
Dormantan de la homaro...

Jen l´alveninta horo!
En mia brusto, nuntempe,
Ne batas ruĝa koro,
Anstataŭ verda stelo
Trembilas tute revante!

Jen l´alveninta horo!
Kantu ni, Zamenhofon laŭdante:
La Anĝelo de la Paco,
Anĝelo de l´ Espero!

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
(Juiz de Fora - 26/08/2003)



Ŝipo

Se vi obstinas, kaj persistas plue
En miskonduto, ekster saĝa normo,
La ŝip' de l' vivo iros ĉiam skue,
Pereos nepre en sovaĝa ŝtormo. (...)


ŜIPO (J. Cruz e Souza)
Mediumo : Porto Carreiro Neto
Fonto : Reformador, 03/1964