Wednesday, August 30, 2006


Saĝaj Vortoj

El la pola lingvo esperantigis Henriko



Iun tagon malgranda papilio komencis elŝeliĝi el kokono, viro sidiĝis kaj rigardis kiel la papilio trapuŝas sian korpon tra tiu malvasta truo. Kaj tiam la papilio kvazaŭ haltiĝis.Tiele kvazaŭ ĝi atingis la ekstreman punkton de sia ebleco kaj jam plu ne havis forton...Do la viro decidis helpi al ĝi... li prenis tondilon distranĉis la kokonon.La papilio eliĝis jam plu sen problemo. Tamen ĝia korpo estis febla kaj la flugiloj estis sulkaj. La viro daŭrigis la observadon, ĉar li esperis, ke la flugiloj de la papilio iumomente komencos dikiĝi, pligrandiĝi kaj dank´al tio la papilio povos forflugi kaj plu vivi.La homo kun sia tuta bonvolemo kaj bonkoreco ne sciis, ke la luktado de la papilio kontraŭ la kokono estis stimulo por ĝiaj flugiloj kaj dank´al tio la papilio kapablas flugi nur tiam, kiam ĝi venkos reziston de la kokono.Ia foje batalo estas tio, kio estas bezona por ni en la vivo.Se Dio permesas al ni iri dum la vivo sen iuj ajn problemoj,tiam tio povas fari ni feblaj. Ni ne estus tiel fortaj, kiaj ni povus fariĝi, kaj ni ne estus kapablaj flugi.Mi petas pri fonto...Dio donis al mi spitaĵojn de la sorto por fari min forta.Mi petis pri saĝeco...Dio donis al mi problemojn por solvi.Mi petis pri bonstato...Dio donis al mi cerbon kaj forton.Mi petis pri kuraĝo...Dio donis al mi obstaklojn por konkeri tiujn.Mi petis pri amo...Dio donis al mi homojn troviĝantajn en klopodoj, por ke mi helpu al ili.Mi petis pri favoro...Dio donis al mi okazon, por ke mi utiligu mian taŭĝecon.Mi ricevis ne tion, kion mi deziris...Sed mi ...mi ricevis ĉion, kio estis bezona por mi.

Sunday, August 27, 2006


La Bikŝuo kaj la Skorpio

Budhista Parabolo


Bikŝuo kaj liaj lernantoj iris tra vojo, kaj pasante sur iu ponto, ili ekvidis skorpion kuntrenita de la rivero. La bikŝuo kuris tra la bordo de la rivero, eniris en la akvon kaj prenis la besteton per sia mano. Kiam forakve alportis ĝin, la besteto pikis lin. Pro doloro, la bikŝuo lasis ke ĝi falis ree en riveron. Li iris ĝis la bordo, ekprenis branĉon de arbo, kuris, eniris en la riveron, prenis la skorpion kaj savis ĝin. Revenis la bikŝuo kaj kuniĝis al la lernantoj ĉe la vojo. Ili spektis la scenon kaj akceptis lin perpleksaj kaj ĉagrenitaj.
"Majstro, probable doloregas! Kial vi savis tiun beston malplaĉa kaj venena? Ke ĝi dronus! Estus unu malpli! Vidu kiel ĝi respondis vian helpon! Pikis la manon, kiu savis ĝin! Ne meritis vian kompaton!”
La bikŝuo aŭdis trankvile tiajn komentojn kaj respondis:
“Li agis laŭ sia naturo, kaj mi laŭ la mia”.
Fonto: AMORC – Juneca nº 32.

Pilgrimanto Majo 2002
Traduko al Esperanto: Rodrigo de Carvalho Mendonça

Saturday, August 26, 2006


B U T I K O D E D I O


Iafoje viro promenadis en urbo kaj trovis butikon kies nomo estis "Butiko de Dio".
Kiam li eniris, li vidis anĝelon ĉe la balkono. La anĝelo diris:
-Estu bonvena! Kion vi deziras?
-Kion oni vendas en ĉi-tiu butiko?
-Ni vendas naturajn produktaĵojn.
-Kiujn variaĵojn vi posedas?
-Ni havas tomaton, kiu reprezentas la feliĉecon de la homo; oranĝon - simboligantan la saviĝon,
kaj papajon servantan al la sano de la personoj. Ni havas, ankaŭ multajn cerealojn, legomojn kaj fruktojn, kiuj reprezentas la gracojn de Dio.
-Ĉu tre multekostaj?
-Ne, Sinjoro!...En la Dia Butiko, ĉio estas senpage!...
-Ho!...Ĉu mi povas fari grandan mendon?
-Certe, kompreneble!...Vi povas diri kaj mi notos.
-Mi volas 10 kestojn da tomatoj por la feliĉo, 10 kestojn da oranĝoj kaj10 kestojn da papajo kaj ankaŭ 10 pakojn da ĉiuj aliaj gracoj de Dio. Ĉu vi jam notis?
-Jes, mi notas nun.
-Dum vi preparas la varon mi iras por venigi la kamionon; Ĉu bone?
Tiu homo eliris tre kontenta kaj rapide. Kiam li revenis kun la kamiono, li demandis anksie:
-Kie estas la varo kiun mi mendis?
La anĝelo metis en lian manon malgrandan skatolon, tre bone enpakitan.
Li SURPRIZIĜIS kaj demandis al la anĝelo:
-Ĉu vi ne misas? Mi mendis multon. Ĉu ĝi aranĝas sin en tiu kesteto?
La anĝelo respondis:
-Amiko mia, en la Butiko de Dio, ni vendas nenion preta. Nur la semojn!...


Esperantigis:S-ano Manoel Borges dos Santos (Dokito), el Brazilo.



Legendo pri la Pego


Oni diras, ke la pego komence ne estis birdo. Ĝi estis virino kun longa nazo tre scivolema, maldiskreta, ĉiam ŝovante sian nazon en fremdan vazon. Ŝi estis tre klaĉema, fiparolante pri ĉio kaj ĉiuj, trovante neperfektaĵojn ĉie.
Iam la Eternulo descendis al la tero kaj prenis ĉiujn malutilajn insektojn: blatojn, muŝojn, vespojn, araneojn, moskitojn, formikojn kaj tiel plu... Kaj ensakigante ilin en iun grandan sakon li alvokis la virinon kaj diris al ŝi:
- Portu ĉi tiun sakon kaj ĝin ĵetu en la maron. Se vi malfermos ĝin, vi pentos porĉiame!
- Mia Dio, diris ŝi. Malobei Vin, neniam! Portante la sakon, ŝi eliris el la fruktoarbejo plena je florbedoj parfumitaj, kie estis la Eternulo, kiam Li alvokis ŝin. Sed la tento scii, kion ŝi portis estis tro granda. Ŝi ne rezistis. Ŝi malfermis la sakon por rigardeti kaj en ĉi tiu momento la insektoj rapide eliris kaj dispelis sin sur la teron kaj en la arboŝelojn. La virino, timigita de la Dipuno, ekkuris kvazaŭ frenezulino, tien kaj klopodante preni kaj remeti la insektojn en la saman lokon. Kelkajn ŝi sukcesis preni, sed ne ĉiujn.
Vidante tion, la Eternulo transformis ŝin en iun pegon. Kaj diris al ĝi, ke nur en la tago kiam ĝi finmanĝos ĉiujn insektojn, kiuj estis dispelitaj de ĝi sur la teron, ĝi denove aliiĝos en virinon.
Kaj estas pro tio, ke ekde tiam la pego plugas la tutan tagon, serĉante la insektojn en belaj aŭ putraj arboŝeloj, celante manĝi ilin kaj tiel denove fariĝi virino.


Fonto: Libro Rumanaj Legendoj kaj Rakontoj.Unua Volumo. Julia Carâp