Thursday, January 03, 2008


RIDI


1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo:


Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras.
Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Rido matene - ploro vespere.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
Ni ridegis pri la ŝercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn.


2. Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton:

Antaŭ niaj okuloj aperis ridanta pejzaĝo.
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
Bela mateno ridetas al ni.
Sur ŝia vizaĝo mi ekvidis rideton.


3. Moke esprimi sian malŝaton:

Li ridis, kiam mi malsukcesis.
Ridas blindulo pri lamulo.
Sen povo kolero estas ridinda afero.
Ĉu tiuj aĉuloj denove vin mokridis?!