La maljunulo, la knabo kaj la azeno
Maljunulo decidis vendi sian azenon en la foiro urbocentra. Ĉar li revenus piedire, tiam li alvokis la nepon por lin akompani. Ambaŭ iris sur la beston kaj sekvis la vojaĝon. Kiam ili antaŭpasis grupon de skoltoj, tiam ili aŭdis fi-kritikojn: "Ho, kiel povas tio, du personoj samtempe sur la povra besteto!" Poste tio ili decidis: la maljunulo daŭrus sur la besto kaj la knabo malsuprenirus. Iom poste estis lago proksime al kiu ĉeestis kelkaj aljunulinoj kiuj lavadis siajn vestojn. Kiam ili rigardis la scenon, ili tuj komencis plendi: "Kia absurdo! Kiel povas maljunulo trouzi tiel etan knabon?" Konsternitaj pro la komento, ili ŝanĝis la poziciojn, t.e, la knabo supreniris dum la maljunulo ekpiediris. Ili apenaŭ estis sekvintaj kelkajn metrojn, kiam refoje iuj junulinoj sidataj sur la trotuaro sinprezentis surprizaj pro la viditaĵo: "Ba! Kia pigra knabo! Dum la povra maljunulo marŝas, li restas tutaplezure sur la besto... Kia ho Antaŭ la epizodo, la knabo malsupreniris kaj ĉi foje la maljunulo ne plu supreniris. Ambaŭ decidis marŝi kaj kunpuŝi la azenon. Tiam ili fine kredis esti trovintaj la plej korektan formulon, ĝis kiam ili antaŭpasis drinkejon. Kelkaj viroj antaŭ ĝi komencis laŭte ridegadi kaj lanĉis siajn mokojn: "Kiom idiotaj ili estas! Piediri kun besto tiel forta siadispone!! Veraj stultuloj..." La avo kaj la nepo tiam rigardis unu la alian, kvazaŭ serĉantaj la plej bonan manieron agi en tiu okazo. Fine, la avo lanĉis firman rigardon al sia nepo kaj konkludis: "Jen, mia kara etuleto, en ĉi tiu vivo neniel oni sukcesas ĉiujn kontentigi."
El la portugala esperantigis, L. Janz - 2005/09/13