Tuesday, March 04, 2014

LIMOJ


 (V. DEVJATNIN)
  
Ne diru “ne”, se vi ne estas certa
Pri io, kio povas esti vera;
Eraras ofte homo, eĉ tre esperta,
En juĝo de plej simpla fakto tera.

Okuloj havas limon pri distanco,
Kaj cerbo trafas tian saman baron;
Ideoj valsas en freneza danco,
En pen’ kompreni tian mondan maron.

Jam komencante de la propra “mem”,
Diskutas homoj, kio estas ĝi,
Ĝi fundamenta estus la problem’,
Sed temo plaĉa por galimati’...

Esploru homo ĉie la Naturon,
Sed nur humile, saĝe, ne fiere;
Li vidos tiam jam disfali muron,
Ekpaŝos firme sur la voj’ libere.

Li konvinkiĝu, ke pli alta celo,
Ol kiajn havas Ter’, atendas lin;
Li vidos tie, kio estas Belo,
Belecon trovos de la Viv’ en fin’!




LA ASTERIOJ
Fernando J G Marinho


Kelkaj rakontoj estas indaj je senlima ripetado. Jen unu el tiaj- pri knabo, kiu emis antaŭsavi asteriojn:
Poeto senzorge promenadis sursable, tra bela kaj dezerta plaĝo. Neatendite, li ekvidas knabon kaŭranta. Ĉirkaŭe, centoj da asterioj - pro la malaltiĝo de la tajdo - kuŝas sub la sunradioj. Demandita de la poeto, pri tio, kion li faras, la knabo klarigas, ke li estas remetanta ĉiun asterion en la maron, antaŭ ol la suno ilin detruos.
- Sed, junulo mia - diras la poeto - estas tiom da asterioj, ke tiu via klopodo ne okazigos eĉ la minimuman diferencon.
- Jes, tion mi scias. Tamen, por tiuj, kiujn mi antaŭsavas estas granda diferenco- respondas la knabo, sen interrompi sian laboron.
Pripensante tion pluiras la poeto. La sekvantan tagon, li denove renkontas la junulon en la sama situacio. Sen vortigi eĉ penson, krom la afabla esprimo "bonan tagon", li kaŭriĝas kaj ekpartoprenas tiun taskon, antaŭe taksitan de li kiel senutila.
Kiam mi rimarkas la klopodojn faratajn de kelkaj el niaj samideanoj por disvastigi esperanton, tuj venas al mia kapo la memoro pri tiu rakonto. Kiel oftege ili aŭdas komentojn similajn al tiuj de la poeto! : "- Sed, viaj klopodoj ne faros eĉ etan diferencon! Jam estas internacia lingvo fariĝanta deviga pro ekonomiaj kialoj. Batali kontraŭ tio estas senefike."
Tiam, mi dirus: "- Sed, por tiuj, kiuj lernis Esperanton, la diferenco montriĝis grandega! Ili forlasis la terenon de la hipotezoj kaj konstatis, per praktikado, la taŭgecon de neŭtrala lingvo internacia. Ili eksentis sin pli utilaj al la socio, agante kiel pioniroj konstruantaj pli bonan mondon.
"LA KLOPODOJ POSTULTAJ DE ĈIU HOMO , KIU VOLAS SINDEDIĈI AL LA LERNADO DE ESPERANTO ESTAS TIEL MALGRANDAJ, KAJ LA REZULTOJ TIEL GRANDAJ, KE NENIU RAJTAS RIFUZI LERNI ĜIN. ( Leon Tolstoj) "

(La portugallingva originalo estas publikigita en ĵurnalo "Diário de Itabuna", de la 7a de Septembro 1994, el la urbo Itabuna-BA,Brazilo)






KNABO TINITA


TINITA ESTAS JUNA NAJBARO MIA.

LI TRE ŜATAS PROMENI KAJ FARIĜAS FELIĈA KIAM LIAJ GEPATROJ DECIDAS VOJAĜI.

LA GRANDA REVO DE TINITA ESTAS KONI ALIAJN LANDOJN.

FOJE, DUM TRANKVILA DORMETO, LI SONĜIS PRI SI MEM ĈE SIA FIANĈINO KAJ SIA PATRO.

EN TIU MOMENTO, LI ESTAS ĈARMA KNABO KIU LOĜAS EN ALIA PLANEDO.

VESPERE, LI AKVUMAS LA PLANTETOJN.

NOKTE, LI ADMIRAS LA STELOJN SUR LA ĈIELO.

IAM LI ESTIS FLUGKUNPORTITA DE ROTO DA BIRDOJ.

LI FLUGIS... FLUGIS... FLUGIS...

LI ESTIS TRE FELIĈA.

LI ESTAS LA ETA PRINCO...

LA DOLĈA KAJ BELA FIANĈINO, SOPIRANTE, ATENDIS LIAN ALVENON.

SUBITE IO TERURA OKAZAS: LA REĜO, PATRO DE LIA FIANĈINO, APERAS, KAJ LI ESTAS FURIOZA!

FELIĈE TINITA VEKIĜIS!

Verkis Liette Lêla - (Junio 2004)
Reviziis: Célio Freitas Martins

La Elektita de Dio

(Rakonteto)


Abu Ben Adhem (vivu lia tribo) vekiĝis dum la nokto, post trankvila dormo, kaj en la lunlumo kiu plenigis lian dormoĉambron vidis anĝelon, kiu estas kvazaŭ blanka lilio kaj skribas sur oran libron. Ben Adhem, kiun la granda paco igis netimema, diris al la aperaĵo.
-         Kion vi skribas?
La anĝelo levis la kapon, kaj kun rigardo el dolĉa kompato respondis:
-         La nomojn de tiuj, kiuj amas Dion.
Ĉu mia nomo estas inter ili? – demandis Bem Adhem kun trankvila sereneco.
-          Ne, ĝi ne estas – rediris la anĝelo.
Ben Adhem malaltigis la voĉon, kaj ankoraŭ animita, diris al li:
-  Do mi petas al vi, ke enmetu mian nomon en la liston de tiuj, kiuj amas siajn similulojn.
La anĝelo skribis kaj malaperis.

En la sekvinta nokto li revenis en granda lumo, kaj montris al li la nomojn de tiuj, kiujn la amo de Dio elektis, kaj – jen! – tiu de Ben Adhem okupis la unuan lokon.